Thursday 30 August 2012

Bonvenon!

Mi estas Neil Roberts, unu el la ‘produktantoj’ en la projekto MiProVi. MiProVi estas internacia projekto kiu kolektas monon de interesiĝitoj kaj donacas ĝin al muzikaj projektoj. Per tio ni povas fari paŝon por ŝanĝi la aktualan muziksistemon kiu tro dependas de muzikeldonejoj kaj de fizikaj diskoj. La projekto estas kuna laboro kaj ĉiu ajn rajtas iĝi produktanto kaj helpi nin.

Dum la semajno de la 17a ĝis la 22a de septembro 2012 en Tuluzo okazos la unua mejloŝtono de tiu projekto. Gijom' Armide registros sian unuan albumon uzante la unuan kolekton de mono el la projekto. Mi estos tie dum la tuta semajno kaj per tiu ĉi blogo mi intencas raporti la progreson al la aliaj produktantoj kaj ĉiu interesato. Mi portos mian sonregistrilon kaj filmkameraon kaj tiel mi povos afiŝi videblan kaj aŭdeblan novaĵon de la registrado ĉiutage.

Do, ĝis tre baldaŭ el Tuluzo!