Saturday 22 September 2012

Ankaŭ na Stefan produktas vi!

Mi pardonpetas pro la mankanta afiŝo por hieraŭ. Mi alkutimiĝis al verki la artikolojn je la fino de la tago sed hieraŭ mi estis tiom laca ke mi simple ekdormis antaŭ mi povis malfermi la komputilon.

Dum la tago hieraŭ antaŭ mi dormis, Gijom kaj la soninĝeniero faris la necesajn ŝanĝojn al la aranĝo de la mikrofonoj por ke li povus samtempe kanti kaj pianludi. Ili metis tabulon farita el ‘rigida ŝaŭmo’ por sorbi la sonon inter la piano kaj la buŝo de Gijom. Li uzis tion por la kanto ‘La fabela rakonto de Dudu kaj la malafabla reĝo de Braĝujo’. En partoj de tiu kanto Gijom rakontas fabelon anstataŭ kanti kaj tio devas okazi samtempe kun la piano ĉar ĝi ne estas tiom fiksita kiel la kantaj partoj. La rezulto estas mojosa ĉar Gijom kvazaŭ aktoras kaj uzas apartan voĉon por ĉiu rolulo en la rakonto.

Ankaŭ hieraŭ la soninĝeniero komencis ‘miksi’ kelkajn kantojn. Mi fakte pensis ke li jam estis faranta tion dum la cetero de la registrado, sed ŝajne tio devas esti aparta paŝo por krei albumon. Laŭ mia kompreno li agordas la laŭtecon de la trakoj por ke la instrumento kaj la voĉo ĝuste sekvos la emocion de la kanto. Mi aŭdis la finan rezulton por unu el la kanto kaj Gijom demandis min pri mia opinio. Mi devas konfesi ke la ŝanĝoj estas iom tro subtila por miaj naivaj oreloj do mi nur povis diri ‘nu, jes, bele…’.

Hodiaŭ venis nova muzikisto por doni flutajn partojn al du el la kantoj. Li estas amiko de amiko de Gijom kiu bonŝance loĝas en Tuluzo. Vi povas aŭdi pri li en la intervjuo kiun ni faris hieraŭ kaj kiu estos ludata en Muzaiko ekde la 3a laŭ UTC. La du kantoj al kiuj li partoprenis estas tre emociaj kaj la fluto aldonas mojosan fantazian etoson. Mi aparte ŝatas la rezulton por la kanto ‘Eĉ se ne amen'’. Mi ne bone konis tiun kanton antaŭe kaj ĝi estas plena je sentoj. Mi preskaŭ ploris aŭskultante ĝin.

Mi registris peceton de la provludo per mia poŝtelefono. Jen ĝi!


La studio havas ĉiajn bonajn modernajn aparatojn por fari muzikon kaj komfortigi la muzikistojn. Ekzemple, jen estas bildo de teĥnika ilo por teni folion de muziko kiu nomiĝis ‘rezistilo’:



Por festi la finon de la tago la koramikino de Jérome faris la jenan foton de ni ĉiuj. De la maldesktro ĝis la dekstro, tiuj nomiĝas Neil (via raportanto), Guillaume (senhejmulo kiu invadis la studion kaj ne foriros), Stefan (la flutisto), Jérome (la posedanto de la studio kaj la tamburisto) kaj Jacques (la teĥnika sorĉisto).

No comments:

Post a Comment