Wednesday 19 September 2012

Daŭripova progreso

La rapida progreso de hieraŭ daŭris hodiaŭ kaj Gijom sukcesis registri 3 pliajn kantojn. Kune kun la 3 de hieraŭ jam estas 6 kantoj registritaj kaj miksitaj. La originala espero estis ke ni povos maksimume registri 10 kantojn, sed je ĉi tiu rapideco verŝajne eblos registri eĉ pli ol tio!

Gijom proponis registri francajn versiojn de kelkaj el la kantoj por uzi iom da la ŝpara tempo. Li rakontis al mi ke ‘La Postrompiĝa Temp'’ estis originala en la franca sed li tradukis kaj adaptis ĝin al la esperanta versio. Li klarigis ke la franca versio kvazaŭ priskribas alian fazon de la tempo post rompiĝo kaj tiel ili ambaŭ akordas kune por montri pli pri tia sperto. Mi antaŭĝuas tiun version kaj ĝi estas bona instigo por pli rapide lerni la francan por ke mi povos kompreni ĝin!

Unu el la kantoj registritaj hodiaŭ estas ‘La Plej Granda’ kiu estas tre vigla kaj petolema kanto. Mi estis for dum la registrado muntante la intervjuon kiun ni faris hieraŭ do mi nur alvenis ĉe la fino por aŭdi la preskaŭ finitan version. Aŭskultinte ĝin, mi pensis ke ĝi vere bezonas ion pli ol nur la voĉo kaj la piano. Ŝajne la soninĝeniero kaj Gijom ankaŭ pensis same ĉar ili estis jam planinta ke Jérome venos por registri trakon kun tamburo. Jérome estas la posedanto de la studio sed bonŝance li ankaŭ estas muzikisto. Post kelkaj provludoj por lerni la kanton, li faris tre bonan rezulton kaj mi tre ŝatas la finan mikson. Mi pensas ke tiu kanto eĉ povus esti bone dancebla en diskejo do mi antaŭĝuas danci al tio en iama JES.

Jérome ludanta la tamburojn en la fora angulo de la studio





Mi lernas multon pri la procedo por fari albumon. Ĝi estas multe pli komplika ol kiom mi pensis antaŭe! Estas tri ĉefaj partoj de krei la sonon :- la registrado, la miksado kaj la mastrumado. Gijom unue nur planis fari la registradon kaj la miksadon dum ĉi tiu semajno kaj poste pensi pri kiel fari la mastrumadon, eble petante pli da mono. Tamen ĉar ni havas iom pli da tempo ol kiom ni atendis, estas nova plano ke la soninĝeniero de ĉi tie povas jam fari la mastrumadon je la lasta tago.

Mastrumado estas tuta nova koncepto al mi. Laŭ mia (eble fuŝa) kompreno, la ideo estas ke oni ĝuste ekvilibrigas la frekvencojn kiuj aperas en la muziko por ke la tuta spektro sonas bone. Tamen, oni devas fari tion por unu elektita de aparato. Ekzemple, se oni aŭskultas muzikon per orelaŭdiloj povas esti ke la basa parto ne sufiĉe aŭdeblas. Tial kiam oni mastrumas por orelaŭdiloj oni povas plilaŭtigi la basan parton. Sed se oni poste ludas tion ĉe grandaj aŭdiloj, ĝi sonos tute fuŝa.

Nu, por fini la hodiaŭan raporton, jen estas bildo de granda akrido kiu venis en la studion por aŭskulti (eble) la muzikon. La sudo de Francio ŝajnas kiel tute alia mondo kaj ĉiu insekto estas duoble pli granda ol tiuj kiujn mi konas. Mi iom timis ke ĉi tiu verdulo malagordigus la regilojn!


No comments:

Post a Comment