Saturday, 22 September 2012

Ankaŭ na Stefan produktas vi!

Mi pardonpetas pro la mankanta afiŝo por hieraŭ. Mi alkutimiĝis al verki la artikolojn je la fino de la tago sed hieraŭ mi estis tiom laca ke mi simple ekdormis antaŭ mi povis malfermi la komputilon.

Dum la tago hieraŭ antaŭ mi dormis, Gijom kaj la soninĝeniero faris la necesajn ŝanĝojn al la aranĝo de la mikrofonoj por ke li povus samtempe kanti kaj pianludi. Ili metis tabulon farita el ‘rigida ŝaŭmo’ por sorbi la sonon inter la piano kaj la buŝo de Gijom. Li uzis tion por la kanto ‘La fabela rakonto de Dudu kaj la malafabla reĝo de Braĝujo’. En partoj de tiu kanto Gijom rakontas fabelon anstataŭ kanti kaj tio devas okazi samtempe kun la piano ĉar ĝi ne estas tiom fiksita kiel la kantaj partoj. La rezulto estas mojosa ĉar Gijom kvazaŭ aktoras kaj uzas apartan voĉon por ĉiu rolulo en la rakonto.

Ankaŭ hieraŭ la soninĝeniero komencis ‘miksi’ kelkajn kantojn. Mi fakte pensis ke li jam estis faranta tion dum la cetero de la registrado, sed ŝajne tio devas esti aparta paŝo por krei albumon. Laŭ mia kompreno li agordas la laŭtecon de la trakoj por ke la instrumento kaj la voĉo ĝuste sekvos la emocion de la kanto. Mi aŭdis la finan rezulton por unu el la kanto kaj Gijom demandis min pri mia opinio. Mi devas konfesi ke la ŝanĝoj estas iom tro subtila por miaj naivaj oreloj do mi nur povis diri ‘nu, jes, bele…’.

Hodiaŭ venis nova muzikisto por doni flutajn partojn al du el la kantoj. Li estas amiko de amiko de Gijom kiu bonŝance loĝas en Tuluzo. Vi povas aŭdi pri li en la intervjuo kiun ni faris hieraŭ kaj kiu estos ludata en Muzaiko ekde la 3a laŭ UTC. La du kantoj al kiuj li partoprenis estas tre emociaj kaj la fluto aldonas mojosan fantazian etoson. Mi aparte ŝatas la rezulton por la kanto ‘Eĉ se ne amen'’. Mi ne bone konis tiun kanton antaŭe kaj ĝi estas plena je sentoj. Mi preskaŭ ploris aŭskultante ĝin.

Mi registris peceton de la provludo per mia poŝtelefono. Jen ĝi!


La studio havas ĉiajn bonajn modernajn aparatojn por fari muzikon kaj komfortigi la muzikistojn. Ekzemple, jen estas bildo de teĥnika ilo por teni folion de muziko kiu nomiĝis ‘rezistilo’:



Por festi la finon de la tago la koramikino de Jérome faris la jenan foton de ni ĉiuj. De la maldesktro ĝis la dekstro, tiuj nomiĝas Neil (via raportanto), Guillaume (senhejmulo kiu invadis la studion kaj ne foriros), Stefan (la flutisto), Jérome (la posedanto de la studio kaj la tamburisto) kaj Jacques (la teĥnika sorĉisto).

Thursday, 20 September 2012

Intervjuo de la dua tago



Jen la intervjuo kiun ni faris por Muzaiko dum la dua tago. Ĝi ankoraŭ estos aŭdebla ankaŭ ĉe Muzaiko ĝis la 3a matene laŭ UTC.

Helpo petita de preĝejo

Hodiaŭ okazis du ekskursoj for de la studio. La unua estis ĉar la manĝaĵo kiun ni aĉetis la unuan tagon elĉerpiĝis kaj ni devis restoki ĝin. Ial mi estas la kuiristo por ĉiuj 5 homoj en la domoj kvankam mi sendube estas la nura homo kiu ne scipovas kuiri. Tial la pladoj estas iom fuŝe planitaj kaj ni ne sukcesis aĉeti sufiĉe por la tuta semajno.

La dua kaj pli interesa ekskurso estis al la loka preĝejo. Ni iris tien por plibonigi la kanton ‘La Plej Granda’ sed ne per preĝoj. Kiam Gijom estis registranta tiun kanton li aŭdis la sonon de la proksimaj sonoriloj de tiu preĝejo kaj li fakte pensis ke tiu sono tre taŭgas por la kanto. Tial li volis registri la sonon por vere inkluzivi ĝin en la muziko. Posttagmeze ni veturis tien en la aŭto de Jérome kun mia registrilo kiun mi uzas por la intervjuoj. Ni trovis bonan lokon ĉirkaŭita de muroj apud la enirejo de la preĝejo kaj lasis la registrilon tie. Ĝi bonŝance tre bone kaptis la sonoron kaj la sono ja nun estas en la kanto. La aldono estas iomete subtila sed ĝi ja aldonas interesan aludon al la impono de eklezioj. Ĝi ankaŭ estas tre bona memoraĵo de la studio.

Mi portanta la registrilon kaj preta por kapti la sonoron

Ĵus apud la preĝejo estas impona statuo de Jesuo sur kruco. Afîsita al tio estas ŝildo kiu ŝajne diras ke la statuo konstruîgis en la jaro 1887. Sendube kiel esperantisto tiu jaro estas jam konata al vi! Mi traktas tion kiel pruvo ke tiu sono estas destinita por inkluziviĝi en esperanta kanto.


Ŝajne la ritmo de la laboro nun estas ke oni registros po 3 kantojn ĉiutage. Tio daŭris hodiaŭ sed ankaŭ Gijom registris la francajn versiojn de 2 el la kantoj. Vi povos aŭskulti la pensojn de Gijom pri tio en la intervjuo kiun ni ĵus faris kiam ĝi elsendiĝas ĉe Muzaiko vendrede.

Mia plej ŝatata kanto el tiuj kiuj registriĝis hodiaŭ estas ‘La Nereĝojigeblulo’. La registrita versio sonas iom malsama ol la versio kiun mi konas de koncertoj. Gijom havas tre interesan parolmanieron dum li kantas kaj li tre bone regas sian voĉon. La rezulto estas tre bela!

Jam estas malfrue ĉi tie kaj mi ekdormas skribante do mi lasos vin nun ĝis morgaŭ. Bonan nokton!

Intervjuo pri la unua tago



Hodiaŭ en Muzaiko kaj ĉi tie aŭdeblas la dua intervjuo kun Gijom kiu okazis lundon. Estas tre interese kompari la unuajn du intervjuojn ĉar ĉiu estas multe pli pozitiva post la komenca sukceso!

Wednesday, 19 September 2012

Daŭripova progreso

La rapida progreso de hieraŭ daŭris hodiaŭ kaj Gijom sukcesis registri 3 pliajn kantojn. Kune kun la 3 de hieraŭ jam estas 6 kantoj registritaj kaj miksitaj. La originala espero estis ke ni povos maksimume registri 10 kantojn, sed je ĉi tiu rapideco verŝajne eblos registri eĉ pli ol tio!

Gijom proponis registri francajn versiojn de kelkaj el la kantoj por uzi iom da la ŝpara tempo. Li rakontis al mi ke ‘La Postrompiĝa Temp'’ estis originala en la franca sed li tradukis kaj adaptis ĝin al la esperanta versio. Li klarigis ke la franca versio kvazaŭ priskribas alian fazon de la tempo post rompiĝo kaj tiel ili ambaŭ akordas kune por montri pli pri tia sperto. Mi antaŭĝuas tiun version kaj ĝi estas bona instigo por pli rapide lerni la francan por ke mi povos kompreni ĝin!

Unu el la kantoj registritaj hodiaŭ estas ‘La Plej Granda’ kiu estas tre vigla kaj petolema kanto. Mi estis for dum la registrado muntante la intervjuon kiun ni faris hieraŭ do mi nur alvenis ĉe la fino por aŭdi la preskaŭ finitan version. Aŭskultinte ĝin, mi pensis ke ĝi vere bezonas ion pli ol nur la voĉo kaj la piano. Ŝajne la soninĝeniero kaj Gijom ankaŭ pensis same ĉar ili estis jam planinta ke Jérome venos por registri trakon kun tamburo. Jérome estas la posedanto de la studio sed bonŝance li ankaŭ estas muzikisto. Post kelkaj provludoj por lerni la kanton, li faris tre bonan rezulton kaj mi tre ŝatas la finan mikson. Mi pensas ke tiu kanto eĉ povus esti bone dancebla en diskejo do mi antaŭĝuas danci al tio en iama JES.

Jérome ludanta la tamburojn en la fora angulo de la studio





Mi lernas multon pri la procedo por fari albumon. Ĝi estas multe pli komplika ol kiom mi pensis antaŭe! Estas tri ĉefaj partoj de krei la sonon :- la registrado, la miksado kaj la mastrumado. Gijom unue nur planis fari la registradon kaj la miksadon dum ĉi tiu semajno kaj poste pensi pri kiel fari la mastrumadon, eble petante pli da mono. Tamen ĉar ni havas iom pli da tempo ol kiom ni atendis, estas nova plano ke la soninĝeniero de ĉi tie povas jam fari la mastrumadon je la lasta tago.

Mastrumado estas tuta nova koncepto al mi. Laŭ mia (eble fuŝa) kompreno, la ideo estas ke oni ĝuste ekvilibrigas la frekvencojn kiuj aperas en la muziko por ke la tuta spektro sonas bone. Tamen, oni devas fari tion por unu elektita de aparato. Ekzemple, se oni aŭskultas muzikon per orelaŭdiloj povas esti ke la basa parto ne sufiĉe aŭdeblas. Tial kiam oni mastrumas por orelaŭdiloj oni povas plilaŭtigi la basan parton. Sed se oni poste ludas tion ĉe grandaj aŭdiloj, ĝi sonos tute fuŝa.

Nu, por fini la hodiaŭan raporton, jen estas bildo de granda akrido kiu venis en la studion por aŭskulti (eble) la muzikon. La sudo de Francio ŝajnas kiel tute alia mondo kaj ĉiu insekto estas duoble pli granda ol tiuj kiujn mi konas. Mi iom timis ke ĉi tiu verdulo malagordigus la regilojn!


Tuesday, 18 September 2012

Intervjuo kun Gijom kaj JoMo


Hodiaŭ la intervjuo kiun ni faris kun Gijom kaj JoMo estas aŭdebla ĉe Muzaiko, do nepre aŭskultu jam! Se vi tro malpaciencas por atendi la sekvan ludadon ĉe Muzaiko, vi ankaŭ povas aŭskulti ĝin rekte ĉe ĉi tiu blogo.

Monday, 17 September 2012

Bona komenco

Nu, ni finfine estas en la studio. Mi nun konscias ke fakte la studio ne vere estas en Tuluzo sed ĝi estas en la iom fora vilaĝo Montcabrier. Ĝi estas en la mezo de la kamparo kaj la ĉirkaŭaĵoj estas tute silentaj. Tute ne eblas distriĝi do ĝi estas tre bona loko por labori.



Estas unu soninĝinerio kiu laboras plentempe kun Gijom. Ankaŭ estas alia homo kiu ŝajne estras la studion. Ili estas tre afablaj kaj helpemaj. Aŭ almenaŭ mi kredas tion sed ili parolas nur la francan do mi devas konfesi ke mi ne tute komprenas kio okazas.

Estas belega granda piano en la studio kaj ĝi faras tre belan sonon. Ĝi estas duone senvestita kaj ĉirkaŭita de mikrofonoj kiel scienca projekto.


Gijom komencis tuj per registri la kanton ‘Viaj Bukloj’. Li faris ĝin en du partoj, unue la pianan kaj poste la voĉan. Bonŝance oni permesis min sidi en la ĉambro dum li registris do mi povis filmi parton. Vi povas vidi ĝin en la jena filmo, sed tamen komprenu ke mia kamerao ne sufiĉe bona reproduktas la belan sonon!



Ŝajne li jam pli-malpli finregistris tiun unuan kanton kaj Gijom nun estas registranta la sekvan - ‘Postrompiĝa temp'’.

Hieraŭ survoje al studio ni tranoktis ĉe alia fama esperantista artisto JoMo. Li tre afable gastigis nin, donis konsilon al Gijom kaj eĉ faris intervjuon kun ni triope. Vi povos aŭskulti la intervjuon morgaŭ ĉe Muzaiko aŭ poste ĉe ĉi tiu blogo.